|
vendante la panon bakistino forgesis peti monon ridante ŝi disdonis la panon al la mirigitaj homoj kiel amuze! diris la muelisto kaj li donis al la bakistino sakon da faruno kiel amuze! diris la kampulino kaj ŝi donis al la muelisto sakon da greno kiel amuze!
diris la bienulo kaj li fordonis ĉiun sian grundon al tiuj kiuj volis ĝin utiligi ekde tiu tago oni forgesis kunporti monon pli ofte ĉar neniu plu petis ĝin ekde tiu tago ekzistis nur unu speco de ekonomio la donacekonomio! kial ni ne faris tion antaŭe? suspiris la homoj oni diris ni timis kaj ne fidis unu la alian ni volis havi varon kontraŭ pago kaj pagon kontraŭ varo multaj el ni pensis nur pri si mem aliaj volis interŝanĝi honeste kiam forestis la egoismo kaj malfido kiam ĉiuj komprenis ke la plej bona por aliaj validas ankaŭ por ili mem tiam ni forgesis la monon kaj ni forgesis interŝanĝi honeste
ĉar donacoj torentis senĉese kaj reciproke Atalanta 1990 |